AKTIVULOJ KAJ LA LINGVO
ASOCIOJ KAJ GRUPOJ
NI APLIKU LA LINGVON
AKTIVULINOJ KAJ AKTIVULOJ
TATIANA, 23 jaraĝa, ĵus finis sian magistrecon pri agroindustrio. Ŝia unua renkontiĝo kun Esperanto okazis danke al ŝia onklo Henriel, kiu instigis ŝin aliĝi al la lingvokurso de la Itaosy Esperanto-Klubo en 2018. Ekde tiam ŝi restis sindonema membro de la movado.
Ŝia unua por-Esperanta iniciato estis inviti sian koleginon Erica al la kurso, kio des plifortigis la amikecon inter la du junulinoj. Oni povas diri, ke Esperanto formis ŝin ne nur lingve, sed ankaŭ persone: la subteno de esperantistoj ebligis al ŝi daŭrigi la universitatajn studojn.
Tatiana energie engaĝiĝis en pluraj grupoj kaj asocioj. Ŝi estas sekretariino de la nacia asocio UME, kaj ekde 2025 ŝi ankaŭ plenumas ĝian provizoran prezidantecon. Ŝi estas ankaŭ aktiva en MEJO kaj en aferoj de virinaj esperantistoj. Iom post iom ŝia nomo fariĝis konata ne nur tra la tuta lando, sed ankaŭ eksterlande. En 2024 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson en Afriko, okazintan en Tanzanio. Tio estas eksterordinara sperto por ŝi.
La loka esperantistaro esperas, ke Tatiana povos apliki kaj disvastigi Esperanton en la kampoj de agrikulturo kaj bredado, des pli ĉar dum sia licencia esplorlaboro, ŝi akiris specialan kompetentecon pri abelbredado.
LASTAJ NOVAĴOJ
La septembra numero de Panoramo de la Granda Insulo proponas riĉan miksaĵon da kulturo, historio kaj aktualaĵoj el Malagasio. Intervjuo kun la juna ĉeestinto de la IJK en Indonezio starigas la tonon, dum artikoloj pri malagasaj virinoj kaj pri la urbo Ampitatafika prilumas niajn radikojn. Originala novelo verkita de Henriel, esploro pri nekonata diplomatio inter la merina reĝlando kaj Usono, same kiel raportoj pri la medio kaj pri la vivo de ordinaruloj, pliprofundigas la legadon. Fotoj kaj paĝo pri la malagasa lingvo kompletigas la numeron por diversa kaj alloga travivaĵo. Ne hezitu aboni al nia gazeto pagante 30€ la jaran abonkoston.
Viaj kontribuaĵoj estas bonvenaj
