AKTIVULINOJ KAJ AKTIVULOJ

TATIANA, 23 jaraĝa, ĵus finis sian magistrecon pri agroindustrio. Ŝia unua renkontiĝo kun Esperanto okazis danke al ŝia onklo Henriel, kiu instigis ŝin aliĝi al la lingvokurso de la Itaosy Esperanto-Klubo en 2018. Ekde tiam ŝi restis sindonema membro de la movado.
Ŝia unua por-Esperanta iniciato estis inviti sian koleginon Erica al la kurso, kio des plifortigis la amikecon inter la du junulinoj. Oni povas diri, ke Esperanto formis ŝin ne nur lingve, sed ankaŭ persone: la subteno de esperantistoj ebligis al ŝi daŭrigi la universitatajn studojn.

Tatiana energie engaĝiĝis en pluraj grupoj kaj asocioj. Ŝi estas sekretariino de la nacia asocio UME, kaj ekde 2025 ŝi ankaŭ plenumas ĝian provizoran prezidantecon. Ŝi estas ankaŭ aktiva en MEJO kaj en aferoj de virinaj esperantistoj. Iom post iom ŝia nomo fariĝis konata ne nur tra la tuta lando, sed ankaŭ eksterlande. En 2024 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson en Afriko, okazintan en Tanzanio. Tio estas eksterordinara sperto por ŝi.

La loka esperantistaro esperas, ke Tatiana povos apliki kaj disvastigi Esperanton en la kampoj de agrikulturo kaj bredado, des pli ĉar dum sia licencia esplorlaboro, ŝi akiris specialan kompetentecon pri abelbredado.

 

tatiana1
tatiana4

LASTAJ NOVAĴOJ

Esperanto kaj ni rememorigas la historion de la revuo Inter Ni kaj por la nuna generacio de esperantistoj en Malagasio. Artikolo pri kristanismo kaj la merina tradicio en la 19a jarcento esploras la renkontiĝon inter kredo, politiko kaj loka kulturo. Du tradiciaj fabeloj prezentas moralajn mesaĝojn kaj transdonas popolajn valorojn al ni ĉiuj. La rubriko Konatiĝi kun iu loko promenigas nin tra la kvartalo Befelatanana. Medio kaj nia farto raportas pri la polemikoj rilate la konstruadon de la aŭtovojo Antananarivo-Toamasina. Historia paĝo kolektas la reagojn pri la 29a de marto 1947. La  rubriko Lokaj novaĵoj prezentas al la legantaro kelkaj freŝajn novaĵojn. Vivo de ordinarulo sekvas ŝtatoficiston dum lia laboro kaj familia rutino, donante konkretan bildon pri la ĉiutaga realaĵo. Lingva angulo proponas unuan konversacion inter fremdulo kaj Malagaso, helpante komencantojn eklerni bazajn esprimojn. Fotoj pelmele prezentas momentojn de loka vivo kun mallongaj komentoj. La enhavo celas montri diversajn perspektivojn de la malagasa socio tra kulturaj, historiaj kaj lingvaj vidpunktoj. Ankaŭ vi povas aboni al nia gazeto, la jarabono kaj subteno al la redaktoro kostas 30 €.

La 4a MALAGASA SEMINARIO (de la 25a ĝis la 30a de oktobro 2025 en Amparafaratany Ivato en Antananarivo) kunigis 49 partoprenantojn por kultura kaj kristana programoj. La seminarianoj traktis malagasan tradicion, esperantan amikecon, literaturon, kuir-arton kaj lokajn projektojn, precipe en Mananara. La kristana parto enfokusigis evangeliajn valorojn, pardonon, honeston en la familio, mizerikordon en arto kaj la vivon de Sankta Paŭlo. Komunaj kantoj, naĝado kaj ekskurso plifortigis interkomprenon kaj kunecajn rilatojn. Ilustrita pdf-dokumento pri tiu seminario estas legebla kaj eĉ elŝutebla ĉi tie.

return_previous_back_direction_arrow_left_icon_267825
Al Akceptejo
Retour en haut