AKTIVULINOJ KAJ AKTIVULOJ

TATIANA, 23 jaraĝa, ĵus finis sian magistrecon pri agroindustrio. Ŝia unua renkontiĝo kun Esperanto okazis danke al ŝia onklo Henriel, kiu instigis ŝin aliĝi al la lingvokurso de la Itaosy Esperanto-Klubo en 2018. Ekde tiam ŝi restis sindonema membro de la movado.
Ŝia unua por-Esperanta iniciato estis inviti sian koleginon Erica al la kurso, kio des plifortigis la amikecon inter la du junulinoj. Oni povas diri, ke Esperanto formis ŝin ne nur lingve, sed ankaŭ persone: la subteno de esperantistoj ebligis al ŝi daŭrigi la universitatajn studojn.

Tatiana energie engaĝiĝis en pluraj grupoj kaj asocioj. Ŝi estas sekretariino de la nacia asocio UME, kaj ekde 2025 ŝi ankaŭ plenumas ĝian provizoran prezidantecon. Ŝi estas ankaŭ aktiva en MEJO kaj en aferoj de virinaj esperantistoj. Iom post iom ŝia nomo fariĝis konata ne nur tra la tuta lando, sed ankaŭ eksterlande. En 2024 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson en Afriko, okazintan en Tanzanio. Tio estas eksterordinara sperto por ŝi.

La loka esperantistaro esperas, ke Tatiana povos apliki kaj disvastigi Esperanton en la kampoj de agrikulturo kaj bredado, des pli ĉar dum sia licencia esplorlaboro, ŝi akiris specialan kompetentecon pri abelbredado.

 

tatiana1
tatiana4

LASTAJ NOVAĴOJ

La februara numero de Panoramo de la Granda Insulo raportas pri la malagasa socio, kie lingvo, kulturo, historio kaj ĉiutaga vivo interplektiĝas. La revuo prezentas tradician kulturo kaj artaĵojn, interalie per la esperantigita fabelo el la centra altebenaĵo kaj la artikolo pri la metia fabrikisto de ombrelo Rajoely.

Legantoj ankaŭ estas invititaj malkovri specifajn lokojn, kiel Analakely, simbolon de kvartala dinamiko en la ĉefurbo. Historiaj artikoloj rememorigas malpli konatajn aspektojn de la pasinteco, precipe per la popolo Manisotra el Ambohijoky. Alia rubriko traktas aktualajn riskojn rilate al medio kaj sekureco, ekzemple la loke fabrikitan fornon, kiu  funkcias per uzita motoroleo.

Cetere, persona rakonto pri la transiro de urbo al kamparo aldonas homan perspektivon, dum lingva malkovro de la malagasa dialekto en Majoto kaj fotoj de la ĉiutaga vivo kompletigas la panoramon.

Ankaŭ vi povas aboni al nia gazeto se vi deziras pli scii pri la bela lando Malagasio kaj la gastamaj Malagasoj. La jarabono 30€ helpas la redaktoron vivteni sin.

La 4a MALAGASA SEMINARIO (de la 25a ĝis la 30a de oktobro 2025 en Amparafaratany Ivato en Antananarivo) kunigis 49 partoprenantojn por kultura kaj kristana programoj. La seminarianoj traktis malagasan tradicion, esperantan amikecon, literaturon, kuir-arton kaj lokajn projektojn, precipe en Mananara. La kristana parto enfokusigis evangeliajn valorojn, pardonon, honeston en la familio, mizerikordon en arto kaj la vivon de Sankta Paŭlo. Komunaj kantoj, naĝado kaj ekskurso plifortigis interkomprenon kaj kunecajn rilatojn. Ilustrita pdf-dokumento pri tiu seminario estas legebla kaj eĉ elŝutebla ĉi tie.

return_previous_back_direction_arrow_left_icon_267825
Al Akceptejo
Retour en haut