AKTIVUL(IN)OJ (daŭrigo)

Miora aniĝis en iu Esperanto-klubo en Manjakandriana en 1995 kaj restis en la ombro dum kelkaj jaroj, antaŭ ol reaperi en 2003 okaze de la starigo de MEU kaj UME. Poste ŝi aliĝis al la Teologia Fakultato de la protestanta eklezio FJKM kaj loĝis en la studenta apartemento en Amparibe, kie ŝi gastigis Esperanto-kursojn. En 2005 Miora estis la ĉefa organizantino de la nacia kongreso de UME en Antsirabe.

Kiam ŝi finis siajn teologiajn studojn kaj fariĝis pastorino, ŝi ekfunkciis en la fora regiono de Ambositra. Dum la nacia kongreso de UME en Vatomandry en 2008, ŝi estis akompanata de du el siaj Esperanto-lernantinoj. Tamen, ŝia plej rimarkinda atingo estis la klopodo organizi la afrikan virinan kongreson en Moramanga, post kio pastorino Miora fariĝis vaste konata tra la tuta Esperantio.

Antaŭ kelkaj jaroj ŝi fariĝis la unua malagasdevena esperantisto kun doktoreca diplomo. Pastorino d-rino Miora partoprenis plurajn Esperanto-kongresojn en Afriko kaj, danke al postdoktoreca stipendio en Svisio, ŝi profitas tiun okazon por ĉeesti diversajn Esperanto-kongresojn en Eŭropo. La loka esperantistaro esperas, ke pastorino d-rino Miora enkondukos Esperanton en la lokan universitatan medion.

swipe-left
Al Enirejo
IMG-20240106-WA0067

Ranja konatiĝis kun Esperanto pere de retaj kursoj provizitaj de Henriel, ĉar ŝi ne havis sufiĉe da libera tempo por ĉeesti rektan kurson. Jam de la komenco rimarkiĝis ŝia diligenteco, seriozeco kaj amo al la lingvo. Ekde siaj unuaj paŝoj en la movado, Ranja revis fariĝi verkistino en Esperanto; ŝi jam antaŭe kreis kelkajn radiofoniajn teatraĵojn por diversaj radiostacioj en Antananarivo.

Ŝi vivas kun Esperanto en sia ĉiutaga vivo: instruis la lingvon al siaj familianoj kaj persisteme klopodis por ke ŝia laborejo enkonduku Esperanton kiel lernotemon ekster la oficiala instruplano. Per tio ŝi sukcesis instigi multajn gelernantojn eklerni la lingvon.

Krom siaj profesiaj taskoj kiel direktorino de lernejo por infanoj el malriĉaj kvartaloj en Anosibe (Antananarivo), ŝi instruas Esperanton ankaŭ al la membroj de la Esperanto-kluboj en Anosibe kaj en Andoharanofotsy, kie ŝi loĝas. Ŝi konvinkis kelkajn kolegojn lerni la lingvon kaj poste mem instrui ĝin.

Plie, Ranja verkas librojn kaj poemojn en Esperanto. Ŝi, kune kun alilandaj amikoj kiel Ulrich, organizis kristanan seminarion en Antananarivo kaj partoprenas en internacia reto de esperantistaj virinoj. Danke al sia dinamikeco, ŝi konatiĝis tra la tuta esperantista mondo kaj jam partoprenis Esperanto-kongresojn en Afriko kaj en Eŭropo.

Mihary eklernis Esperanton en 2013, kiam ŝi aliĝis al la sabatmatenaj kursoj de la Itaosy Esperanto-Klubo. En tiu grupo estis pluraj samaĝuloj, sed ŝi estas la sola, kiu restas aktiva ĝis hodiaŭ, kio atestas ŝian persistecon kaj sindediĉon al la lingvo. Kvankam nature modesta kaj ne tre babilema, ŝi estis akceptita de la instruisto kaj samklubanoj pro sia diligenteco, akurateco kaj inteligenteco.

Post la akiro de la bakalaŭra diplomo, Mihary decidis pliprofundigi siajn sciojn kaj eniris magistran programon pri financo kaj mastrumado de firmao. Post sukcesa kompletigo de la studoj, ŝi enposteniĝis kiel kontistino ĉe iu internacia firmao, situanta apud la flughaveno Ivato. Ŝia profesia kompetenteco, precipe en la kampo de kontado, baldaŭ malfermis al ŝi pordojn ankaŭ en la internacia esperantista medio: ŝi estas inter la malagasaj esperantistoj, kiuj okupiĝis pri respondeca rolo en TEJO, kaj ŝi aktive laboris por diskonigi la Malagasan Esperantistan Junularan Asocion (MEJA), kies prezidantino ŝi fariĝis.

Mihary ne limigas sian agadon nur al la organiza kampo. Ŝi nutras personan revo-projekton starigi farmbienon, kie Esperanto havos apartan kaj videblan rolon, ekzemple kiel ilon por interkulturaj vizitoj, edukaj programoj kaj kunlaboraj projektoj kun eksterlandaj partneroj. Ŝi kredas, ke la lingvo povas krei pontojn ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter komunumoj kaj generacioj.

Kiel aktiva junulara reprezentanto de la movado, Mihary spertis ankaŭ la unikan etoson de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Indonezio. Tiu sperto ebligis al ŝi renkonti multajn geamikojn el la tuta mondo, interŝanĝi ideojn, partopreni en trejnadoj kaj ateliero, kaj plifortigi sian internacian reton. La kontaktoj kaj inspiro, kiujn ŝi akiris tie, plu nutras ŝian entuziasmon labori por la disvastigo de Esperanto inter la malagasa junularo kaj en pli larĝa skalo.

Victorine Andriamasinoro, 47jaraĝa, edziniĝinta kaj patrino de unu filino, estas instruistino en la bazaj klasoj de la lernejo L’île aux enfants en Anosibe.

Ŝi eklernis la internacian lingvon Esperanto en januaro 2024 kun sia direktorino, Ranja Lydie. Dum seminario okazinta en Sabotsy Namehana en marto 2024, ŝi estis elektita kasistino de la katolika asocio MUKE. La nova respondeco fortigis ŝian deziron apostoli Esperanton ene de sia preĝejo, kie ŝi instigis multajn homojn lerni la lingvon.

La 18an de majo 2024 ŝi komencis instrui Esperanton. Unue ŝi havis 11 gelernantojn, inter ili la plej juna estis 8jaraĝa kaj la plej aĝa 29jara. Malgraŭ la forlaso de kelkaj pro manko de libera tempo, hodiaŭ ŝia grupo kreskis ĝis 20 lernantoj: 9 plenkreskuloj kaj 11 infanoj.

Ŝiaj kursoj okazas sabate posttagmeze en du sinsekvaj seancoj: la unua por infanoj, la dua por plenkreskuloj. Dum diversaj eventoj en ŝia preĝejo, Vicky kun siaj gelernantoj uzas Esperanton por reciti preĝojn kiel la Patro nia, Saluton MariaLa akvo.

Retour en haut