ASOCIO KAJ ORGANIZOJ

UNUIĜO DE MALAGASAJ ESPERANTISTOJ (UME) 

UME naskiĝis komence de la jaro 2000, post konstato pri la letargio de la Esperanto-movado en nia lando pro diversaj kialoj. La unuaj taskoj de la asocio estis relanĉi la instruadon, ĉu rektan ĉu perkorespondan, pere de komuna instruprogramo, kies enhavo respondas al la postuloj de la Internacia Ekzameno de UEA/ILEI. Danke al la oftaj vizitoj de Carlo Bourlet, UME sukcesis okazigi dum sia nacia kongreso sesion de tiu ekzameno dum sinsekvaj jaroj.

Alia grava tasko de UME estis la starigo de sia junulara sekcio MEJA. La gejunuloj forte aktivis en la kampo de instruado kaj kulturo (ili eĉ fondis kantistan bandon en Esperanto) kaj ili ekstarigis sportan teamon. Tamen, la ŝtatrenverso de 2009 subite detruis tiun ambicion.

Post tiu evento, la movado denove dormetis ĝis 2005, kiam Henriel okazigis etan nacian kongreson en Ivato. Bedaŭrinde, tiu kongreso ne alportis veran pliboniĝon al la situacio. Malgraŭ tio, kelkaj kluboj daŭrigis la lingvokursojn, kaj preskaŭ ĉiujare oni celebris la zamenhofan feston.

Nur la 6an de januaro 2024, dum la kongreso iniciatita de Pastorino Miora, UME efektive renaskiĝis. Tamen, unu jaron poste la elektita estrino demisiis pro personaj kialoj.
Jen la nuna konsisto de la estraro:

Honoraj prezidanto kaj prezidantino : Fidilalao Henriel, Rev. Past. Miora Raveloharison

Portempa prezidantino : Tatiana Ravololomampionona

Sekretariino : Tatiana Ravololomampionona

Kasistino : Manohimiharitsara Andrianirina (Mihary)

Gekonsilantoj : Erica Rovasoa Felaniaina, Fabrice Rakotoson (Mananara Nord), Hasina Andrianambinintsoa, Farahasina Razafindrabe

La fejsbuka grupo « Esperantista malagasy » servas kiel rimedo por komuniki kaj interŝanĝi oficialajn novaĵojn.

La celo de UME estas diskonigi la lingvon kaj instrui ĝin al ĉiuj interesiĝantoj. La asocio ankaŭ taskas al si okazigi oficialajn ekzamenojn (inkluzive la Internacian Ekzamenon), organizi la nacian kongreson kaj ellabori aliajn aktivaĵojn.

Ĉiu loka aŭ eksterlanda esperantisto rajtas aliĝi al UME, kondiĉe ke li aŭ ŝi pagas la kotizon kaj konformiĝas al la regularo de la asocio.

De maldekstre: Nasolo (La Frateco Mahabo), Henriel (Tsaratanana), Rakotomalala Célin (Ministerio pri edukado) kaj Lala (Prezidantino de MEU)
Dum la seminario en Avaradrano en januaro 2024
Kuna manĝado en amika etoso
Brilas la estonteco de Esperanto nialande
Kristana seminario en Avaradrano en marto 2024
Kristana seminario en Ivato en marto 2025

MALAGASA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (MEJO)

MEJA, kiu en 2025 ŝanĝis sian nomon al MEJO, estis fondita en 2003 kun la celo transpreni en siajn manojn la junularan movadon en Malagasio. Ĝi fakte funkcias kiel la junulara sekcio de UME kaj apartenas al tiuj organizoj, kiuj efike kontribuis al la disvastigo de Esperanto en nia lando.

Dum sia ekzisto, MEJO realigis multajn kulturajn aktivaĵojn kaj diversajn laborojn rilate al la instruado de Esperanto al gejunuloj. Unu el la lastatempaj sukcesoj estis la Esperanto-seminario en Avaradrano en januaro 2024, kiu revigligis la agadon de la organizo.

La nuna estraro konsistas el :

  • Prezidantino : Mihary
  • Sekretariino : Tatiana
  • Kasistino : Ranja
  • Konsilantinoj : Erica kaj Midera

MEJO celas uzi Esperanton kiel ilo en la kampoj de sporto, kulturo kaj komunikado inter gejunuloj. Samtempe, ĝi malfermas la pordon al ĉiuj geesperantistoj, ĉu lokaj ĉu eksterlandaj, kiuj deziras aliĝi kaj partopreni ĝian agadon.

MALAGASA UNUIĜO DE KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ (MUKE)

MUKE estas gvidata de Ravoniarimanana Haliarinoro (Vony) kiel prezidantino, kune kun Randrianavalona Lahatriniaina Mampionona (Navalona) kiel sekretariino, kaj Andriamasinoro Raymonde Victorine (Vicky) kiel kasistino. La celoj de la asocio estas kunigi la malagasajn katolikajn esperantistojn, plifortigi la amon kaj fratecon inter la membroj, disvastigi la lingvon Esperanto inter la katolikaj kristanoj, kaj doni valoron al la interŝanĝo spirita kaj kultura. Inter la taskoj kaj aktivaĵoj estas la komuna preĝado en Esperanto, la interŝanĝo de spertoj pri la kristana vivo, la rektaj renkontiĝoj kaj ankaŭ tiuj pere de komunikiloj, la plibonigo de la scipovo pri Esperanto kaj evangelizado per la legado de la Vorto de la Sankta Skribo en Esperanto dum la meso.

KLUBOJ KAJ GRUPOJ

ITAOSY ESPERANTO-KLUBO (IEK)

La klubo fondiĝis en la jaro 2013 kaj ĝia sidejo troviĝis en Avaratsena Ambohidrapeto, sed nun ĝi estas en Antoetra Ambohidrapeto. IEK jam kunlaboris kun la anglikana lernejo en Ambohidrapeto kaj uzis ties ĉambron ĉiusabate vespere. Henriel estas la instruisto kaj plivigliganto de la klubo ekde la komenco, kaj jam multaj junuloj estis formitaj de IEK. Krom la rekta instruado, la klubo organizas ankaŭ retajn kursojn, kaj jam okazigis ekzamenon. La plej grava atingo tamen estas la subteno ricevita el eksterlando, kiu ebligis al pluraj junuloj daŭrigi siajn studojn en la universitato aŭ sekvi profesiajn trejnadojn. Elstaraj membroj formitaj de IEK fariĝos magistro pri agroindustrio, magistro pri informadiko, medicina specialisto pri ORL, elektroteknikisto, elektroveldisto ktp. Krome, IEK distingiĝas pro tio, ke ĝi posedas multajn librojn, son- kaj video-registraĵojn kaj diversajn vortarojn, kiujn la lernantoj povas utiligi surloke aŭ pruntepreni.

ESPERANTO-KLUBO FIADANANA (EKFI) estas gvidata de Andriamasinoro Raymonde Victorine, kune kun Hantarimanana Lydia kiel sekretario, Eulalie Rasoanantenaina kiel kasistino, kaj Mikanto Fitia kiel konsilantino. Ĝi havas 25 membrojn, plenkreskulojn kaj infanojn aparte, kaj jam funkcias de unu jaro kaj duono. La celo estas helpi homojn lerni, paroli kaj uzi Esperanton, kaj disvastigi ĝin en la paroĥo EKAR Soanierana.

Inter la aktivaĵoj estas la lernado de la Esperanto-alfabeto, vortprovizo pri koloroj, kuirilaroj, hejmaj objektoj, fruktoj, vetero, sano, tipoj de laboroj kaj aliaj. Oni lernas ankaŭ adjektivojn, akuzativon kaj afiksojn, verbojn, krei frazojn, lerni kantojn, kaj partopreni en la Biblio-legado kaj preĝoj en Esperanto en nia preĝejo.

BEMASOANDRO ESPERANTO-KLUBO (BEKO) troviĝas en Ampasika Itaosy kaj ĝin estras Tatiana. Ĝia celo estas kunigi homojn per Esperanto, disvastigi la lingvon kiel ponton de interkompreno, kaj krei sunan kaj amikan etoson por la lernado kaj kunvivado. La kurso okazas ĉiusabate kaj daŭras 30 minutojn, de la 9a ĝis la 9a kaj 30. La programo konsistas el 15 minutoj da leciono kaj taskoj, sekvitaj de 15 minutoj da kantoj, ludoj, deklamoj kaj dancoj.

ZAMA EN MANANARA AVARATRA

De unu jaro, ni komencis kun kelkaj gelernantoj la agadon en nia urbo Mananara. En tiu tempo, 8 junuloj vigle partoprenis mian senpagan kurson ĉiutage. Tiam la klubo aperis nerimarkite. Nun, ni ĵus renovigis la estraranojn kaj kune difinis la komunan celon starigante la definitivan asocion, kiun ni nomas ZAMA (Zamenhofa AMikaro de Esperanto Asocio). Fakte, du gravaj signifoj inspiras nin elektinte tiun belan nomon.

  1. Zama (Betsimisaraka kaj Sihanaka etna vorto), kiu signifas « onklo ».
  2. ZAM: La mallongigo de Zamenhof al kiu ni aldonas la literon « A ».

Ĉefa celoj:

  1. Instrui kaj disvastigi la Esperanto-lingvon iom post iom en ĉiu lernejo, por efektivigi nian celon = « Zamenhofa Amikaro ».
  2. Spertigi al homoj la skoltisman metodon kaj la esperantisman vivon samtempe.
  3. Partoprenigi turisman sperton al homoj kaj konatigi la historion de Malagasio al ili por ke ni povu konsciiĝi pri ni mem.
  4. Helpi kaj subteni infanojn, kiuj volas enlernejiĝi por ĝui egalan rajton kiam ili ricevas la taŭgan subtenon.

Estraranoj de ZAMA :

Prezidanto: RAKOTOSON Tolojanahary Fabrice

Vicprezidantino: HAJASOA Marie Elianne

Sekretariino: RAZAFINIAINA Elysà

Kasistino: HAVANA Sandrine

Konsilanto 1: LETSIRA

Konsilanto 2 : ARISTIDE Tombozafy José Charmant

Statistiko pri ZAMA :

Estas  7 infanoj malpli ol 8 jaraĝa kaj 20 junuloj kaj pli ol 9 plenkreskulo en nia klubo nun kaj 5 perkorespondaj kursanoj , 3 en Toamasina, 1 en Rantohely kaj 1 en Maroantsetra.

Partoprenitaj agado kaj organizita agado en Malagasio

– 3a Seminario en Antananarivo

– 1a Ekskurso en Ambitsika Mananara

– 2a Ekskurso en CP Avenir Mananara

– Tago pri gepatra lingvo  kun Patricio el Brazilo

swipe-left
Al Enirejo
Retour en haut