AKTIVULINOJ KAJ AKTIVULOJ

TATIANA, 23 jaraĝa, ĵus finis sian magistrecon pri agroindustrio. Ŝia unua renkontiĝo kun Esperanto okazis danke al ŝia onklo Henriel, kiu instigis ŝin aliĝi al la lingvokurso de la Itaosy Esperanto-Klubo en 2018. Ekde tiam ŝi restis sindonema membro de la movado.
Ŝia unua por-Esperanta iniciato estis inviti sian koleginon Erica al la kurso, kio des plifortigis la amikecon inter la du junulinoj. Oni povas diri, ke Esperanto formis ŝin ne nur lingve, sed ankaŭ persone: la subteno de esperantistoj ebligis al ŝi daŭrigi la universitatajn studojn.

Tatiana energie engaĝiĝis en pluraj grupoj kaj asocioj. Ŝi estas sekretariino de la nacia asocio UME, kaj ekde 2025 ŝi ankaŭ plenumas ĝian provizoran prezidantecon. Ŝi estas ankaŭ aktiva en MEJO kaj en aferoj de virinaj esperantistoj. Iom post iom ŝia nomo fariĝis konata ne nur tra la tuta lando, sed ankaŭ eksterlande. En 2024 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson en Afriko, okazintan en Tanzanio. Tio estas eksterordinara sperto por ŝi.

La loka esperantistaro esperas, ke Tatiana povos apliki kaj disvastigi Esperanton en la kampoj de agrikulturo kaj bredado, des pli ĉar dum sia licencia esplorlaboro, ŝi akiris specialan kompetentecon pri abelbredado.

 

tatiana1
tatiana4

LASTAJ NOVAĴOJ

La decembra numero de Panoramo de la Granda Insulo invitas la leganton al riĉa kaj nuancita malkovro de Malagasio, inter aktualaĵoj, kulturo kaj ĉiutaga vivo. Tiu eldono proponas samtempe rigardon al la evoluo de la loka Esperanto-movado, meditojn pri nia kultura identeco, kaj analizojn pri aktualaj temoj, kiel la uzado de Artefarita Inteligento en la lando.

La numero ankaŭ malfermas fenestrojn al la malagasa socio per iu fabelo el la betsimisaraka tradicio, historia artikolo pri internacia traktato inter la merina reĝlando kaj Anglio, portreto de ordinara vivo, kaj prezento de la kvartalo Besarety en Antananarivo. Lingvemuloj trovos artikolon pri la uzado de adjektivo en la malagasa lingvo, dum la festotempo estas prilumata per artikoloj pri kristnasko kaj tradiciaj festoj, inkluzive de la fama rhum arrangé.

Per artikoloj, fotoj kaj tradukoj, Panoramo celas kunigi informadon kaj kulturperadon, proponante al internacia publiko aŭtentan kaj allogan panoramon de la Granda Insulo en la fino de la jaro. Ne hezitu do aboni al PANORAMO DE LA GRANDA INSULO, la jarabono kostas 30€ por 10 numeroj en Pdf-a formato. Feliĉan jarfinajn festojn kaj al vi ĉiuj, sukceson por la nova jaro 2026 !

La 4a MALAGASA SEMINARIO (de la 25a ĝis la 30a de oktobro 2025 en Amparafaratany Ivato en Antananarivo) kunigis 49 partoprenantojn por kultura kaj kristana programoj. La seminarianoj traktis malagasan tradicion, esperantan amikecon, literaturon, kuir-arton kaj lokajn projektojn, precipe en Mananara. La kristana parto enfokusigis evangeliajn valorojn, pardonon, honeston en la familio, mizerikordon en arto kaj la vivon de Sankta Paŭlo. Komunaj kantoj, naĝado kaj ekskurso plifortigis interkomprenon kaj kunecajn rilatojn. Ilustrita pdf-dokumento pri tiu seminario estas legebla kaj eĉ elŝutebla ĉi tie.

return_previous_back_direction_arrow_left_icon_267825
Al Akceptejo
Retour en haut