DEZIRAS KORESPONDI

Viaj kotribuaĵoj estas bonvenaj

Viaj kotribuaĵoj estas bonvenaj

Viaj kotribuaĵoj estas bonvenaj

EBLECO KOMERCI

Hand inserting a coin into a blue piggy bank for savings and money management.
Hand inserting a coin into a blue piggy bank for savings and money management.

Viaj kotribuaĵoj estas bonvenaj

Viaj kotribuaĵoj estas bonvenaj

TURISMI EN MALAGASIO

Por esperantistoj, kiuj ŝatas vojaĝi, Malagasio prezentas multajn avantaĝojn dank’ al sia bunta naturo, riĉa kulturo kaj gastama popolo. Aldone, la iom-post-ioma moderniĝo de diversaj infrastrukturoj celas akcepti altkvalitan turismon. Tamen, ni devas agnoski, ke pro iaj kialoj la flugbiletoj al Malagasio restas tre multekostaj, kio bremsas la alvenon de turistoj en la landon.

Aliflanke, ĝis nun nur malmultaj esperantistoj vizitis nian landon, kaj tiu fakto malhelpis ĝian pli vastan diskonigon inter esperantianoj tutmonde. Malagasio do restas relative nekonata al la internacia esperantistaro. Kial ne utiligi Esperanton por disvolvi turismon en Malagasio? Jen defio ne nur por la lokaj samideanoj, sed ankaŭ por ĉiuj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri eksterordinara vojaĝo kaj ekzotaj spertoj.

Bona kaj imitinda ekzemplo estas la Nomad’Kurso, iniciatita de Jean-Pierre Marcq kaj Evelyne Rotellini en 2016, kiu ebligis al dek kvin francaj esperantistoj viziti parton de la lando dum dek tagoj, trairante 3000 kilometrojn. Samtempe, Henriel instigas junajn geesperantistojn interesiĝi pri la fakstudo “turismo”, kaj ni deziras ke alilandaj samideanoj subtenu ilin en tiu direkto, ekzemple per specialaj stipendioj.

Dume, kelkaj lokaj esperantistoj disponas la eblecon gastigi eksterlandajn vizitantojn. Sufiĉas kontakti nin por kune aranĝi la aferon.

Ni deziras al vi agrablan vojaĝon en Malagasio!

swipe-left
Al Enirejo
Retour en haut